Internacia Esperanto-Instituto

Website Contact opnemen met het bedrijf

Internacia Esperanto-Instituto Internacia Esperanto-Instituto
Administranto: Jolanta van Holstein
(sekretario de IEI)
Ni kune faru la mondon pli verda. 💚
''Ne vortoj, sed agoj''.

Kio estas Internacia Esperanto-Instituto (IEI)? La fondaĵo Internacia Esperanto-Instituto (IEI) estis kreita de Julia Isbrücker kaj Andreo Cseh en 1930. En la jaro 1933 IEI ekposedis sian propran oficejon ĉe la adreso Riouwstraat 172 en Hago, kie ĝi hejmas ankoraŭ hodiaŭ. La hungardevena Cseh inventis rektan instrumetodon de Esperanto, sen apogo de la gepatra lingvo de la lernantoj. Miloj da personoj el la tuta mondo tiel lernis la lingvon dum la periodo inter la du mondmilitoj. En Nederlando troviĝis inter ili ekzemple la posta ĉefministro de Nederlando Willem Drees. Dum la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento IEI edukis pli ol 400 Cseh-metodajn instruistojn. Kvardeko el ili migris ĉefe tra Eŭropo, donante kursojn. Dum tiu epoko multaj Cseh-metodaj kursoj kaj konferencoj pri la instrumetodo estis organizitaj en vilao apud la orient-nederlanda urbo Arnhem, la t.n. Esperanto-Domo, kiun la urbestraro disponigis al IEI. Nuntempe IEI disponas pri diplomitaj Cseh-metodaj docentoj el plej diversaj landoj en la mondo. Ili okazigas kursojn. Interalie pro tio, ke nuntempe Esperanto estas pli ofte studata aŭtodidakte aŭ pere de interretaj kursoj, la agadoj de IEI prioritate limiĝas al la okazigo de kursoj. En la Haga oficejo ankaŭ kunvenoj estas organizataj pri temoj rilate al la Esperanto-kulturo. IEI ankaŭ publikigas librojn, ne nur sur la kampo de la instruado, sed ankaŭ pri la historio de Esperanto. La instituto havas vastan bibliotekon kaj ankaŭ vendas novajn kaj brokantajn librojn en Esperanto. Krome, IEI subtenas la evoluigon de nova teknologio kaj lingvokomputiko por parolrekonado, ciferecigi librojn kaj plibonigi ties alireblecon per interreto.

Internacia  -LeteroTre estimata sinjoro! — Sinjoro A. Roŝĉaĥovski el Riga (adr.: г. Рига, Лифландская Каз. Палата, А. Ро...
02/10/2026

Internacia -Letero

Tre estimata sinjoro!

— Sinjoro A. Roŝĉaĥovski el Riga (adr.: г. Рига, Лифландская Каз. Палата, А. Рощаховскому) verkis kaj volas eldoni je sia kalkulo “Kalendaron Esperanto”.

La verko laŭ mia opinio estos tre utila, tiom pli ke la eldonanto volas ĝin disvastigi en granda nombro da ekzempleroj kaj doni al ĝi tre malaltan koston. Sed la cenzuristo en Riga ne volas ĝin permesi, dirante, ke li ne komprenas la lingvon Esperanto.

Nun en la tuta Rusujo nur la S. Peterburga cenzuro permesas niajn verkojn; tial mi permesis al mi sendi hodiaŭ la manuskripton de la kalendaro al vi kun la kora peto, ke iu el la membroj de la “Espero” volu transdoni la manuskripton al la S. Peterburga cenzuro.

Al la manuskripto devas esti aldonita 80-kopeka stampa marko, kiun mi nun almetas. Kiam la manuskripto estos subskribita de la cenzuro, oni devos ĝin tuj resendi al s-ro Roŝĉaĥovski (adreso supre).

Mi petas vin rapidi, ĉar por kalendaroj nun estas jam la lasta tempo. Antaŭe dirante koran dankon en mia nomo kaj en la nomo de la aŭtoro,

mi restas via aldonita L. Zamenhof

P.S. Koran saluton al la “Espero”.

Internacia  -LingvoKiun avantaĝon havas la homaro de la ekzisto de Esperanto, se 99,99% de la homoj en la mondo entute n...
22/09/2026

Internacia -Lingvo

Kiun avantaĝon havas la homaro de la ekzisto de Esperanto, se 99,99% de la homoj en la mondo entute ne scias, ke Esperanto ekzistas?
Kaj krome se la 0,01% de la homaro kiu scias, kio Esperanto estas kaj komprenas la ideon de Zamenhof, entute ne parolas ĝin, ne parolas bone aŭ ne uzas ĝin ĉiutage.

La fakto estas: Esperanto ne estas konata kaj Esperanto ne estas videbla.

Esperantistoj ne sukcesas prezenti Esperanton kaj avantaĝojn de la lernado de la internacia lingvo en la ĝusta maniero.

La filmetoj kaj raportetoj pri Esperanto aranĝoj fortimigas homojn! Eĉ tiujn kiuj jes konsideris lerni Esperanton kaj volis pli bone kompreni kion Esperanto kaj ideo de Zamenhof signifas.

Nu, ni havas nenion por montri al tiuj homoj, kiuj ne scias ion ajn pri Esperanto. Ne ekzitas filmoj en Esperanto, kiujn ni fiere povus montri al neesperantistoj por ke ili ekhavu etan (bonan!) impreson pri la ideo.

Ĉu vere inter esperantistoj ne ekzistas profesiuloj, kiuj sukcesus fari belan, bonan kaj fierindan filmon pri Esperanto?

Ĉu vere estas neniu Esperanto-profesiulo, kiu jes scipovas fari bonajn, kvalitajn videaĵojn kaj filmojn, kiu dirus unu foje: mi dediĉus mian talenton kaj iom da mia valora tempo por fari videon pri Esperanto, kiun aliaj povus montri al neesperantistoj sen honto?

Ne propagandan filmon, ne filmon de Esperanto-aranĝoj (!), sed simple informan filmon pri Esperanto, pri la revo de malgranda Ludoviko kaj pri la vera mondo en kiu Esperanto estas la dua lingvo por ĉiuj.

Por sukcesigi Esperanton bezonatas ne hazardo, sed diligenta kaj konsista laboro.

Nura semado fare de kelkaj ne sufiĉas, bezonatas amaso da homoj, kiuj helpos prizorgi la semojn por ke ili ĝermu kaj kresku. 💚🌷

Internacia  -PensoLa rakonto pri “P**i Ŝtrumpolonga” estas konata al multaj generacioj. Multaj legis mem la libron pri P...
15/09/2026

Internacia -Penso

La rakonto pri “P**i Ŝtrumpolonga” estas konata al multaj generacioj. Multaj legis mem la libron pri P**i, al multaj laŭtlegis ĝin gepatroj aŭ geavoj. Ĝi estas libro de infaneco de multaj el ni.

Antaŭ kelkaj jaroj komenciĝis debato pri ŝangi vortojn kaj esprimojn en novaj eldonoj. La debato pri P**i Ŝtrumpolonga estas bona ekzemplo de la konflikto inter malnova literatura verko, historia kunteksto kaj nuntempaj lingvaj normoj.
En la originalaj libroj de Astrid Lindgren, la patro de P**i, Efraim Ŝtrumpolonga, estas kapitano kaj poste fariĝas negroreĝo. En kelkaj novaj eldonoj li estas nomata la reĝo de insulo en la Suda Maro.

La problemo estas, ke la vorto “negro”, kvankam ĝi iam estis uzata pli ordinare en la sveda lingvo, hodiaŭ estas konsiderata ofenda kaj malestimiga nomo por homoj kun nigra haŭto. Krome, la bildo de eŭropa blankulo kiel „reĝo“ super la indiĝena loĝantaro povas aspekti kiel produkto de la tiama kolonia mondpercepto.

Tial kelkaj eldonistoj kaj gepatroj demandis: ĉu infanoj ankoraŭ devas legi tiun tekston sen ŝanĝoj?

Miaopinie, se oni provas retuŝi aŭ reverki klasikan verkon, por ke ĝi konformiĝu al la hodiaŭaj valoroj, oni riskas forgesi ke la originala teksto ankaŭ estas historia dokumento. Ĝi montras, kiel homoj iam pensis kaj parolis.

P**i mem estas eksterordinare kontraŭa al aŭtoritatoj, konvencioj kaj „tiel devas esti“. Ŝi ne akceptas la kutimajn regulojn nur ĉar plenkreskuloj diras, ke ili estas ĝustaj.
Pro tio estas iom ironie, se oni uzas ŝian libron por instrui, ke ĉiuj malnovaj tekstoj devas esti konformigitaj al la nuna pensado. Pli interesa pedagogia vojo estus demandi infanojn:
„Kial oni uzis tiun vorton tiam, kial ĝi ĝenas homojn hodiaŭ, kaj ĉu ni opinias, ke aŭtoro de malnova libro devas ŝanĝi sian tekston?“
Tiel oni ne nur forigas la problemon — oni lernas pensi pri ĝi.

Kaj tio, laŭ mi, estas multe pli interesa ol simple reskribi la historion por ke ĝi aspektu kvazaŭ la problemo neniam ekzistis.

Kion vi pensas? 💚🌷

Internacia  -FotoKun la permeso de koncerna familio mi konigas fotojn el la familia albumo pri la vizito de Pierre Delai...
13/09/2026

Internacia -Foto

Kun la permeso de koncerna familio mi konigas fotojn el la familia albumo pri la vizito de Pierre Delaire en la jaro 1936 kaj 1938.

La travivaĵojn en Nederlando Pierre Delaire priskribas en la libro "Ludoviko en Nederlando". 💚🌷

Internacia  -KorespondadoLa arkivo de Internacia Esperanto-Instituto estas nur parte savita de Andreo Cseh, sed tio, kio...
12/09/2026

Internacia -Korespondado

La arkivo de Internacia Esperanto-Instituto estas nur parte savita de Andreo Cseh, sed tio, kion li sukcesis savi kaj ankaŭ la korespondaĵo post la dua mondmilito, kiun li tre intense praktikis, donas tre interesan enrigardon en la Esperanto-okazintaĵojn kaj historion.

Hieraŭ mi foliumis korespondadon de Andreo Cseh kaj Julia Isbrücker kun Pierre Delaire (1919 -1985).

Ni ĉiuj konas Pierre Delaire kiel esperantiginton de "La Eta Princo" de Antoine de Saint-Exupéry. Kiu ja ne legis "La Etan Princon"... mi ofte jam konigis la ligilon al tiu libro!

Hieraŭ mi eksciis multe da interesaj faktoj, kiujn mi entute ne sciis. Ni lernas ja la tutan vivon, ĉu ne?

Ĉu vi scias ion pri Pierre Delaire?

💚🌷

Internacia  -AmoLa dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni Esperantistoj estas malbonaj patriotoj. Ĉar ti...
11/09/2026

Internacia -Amo

La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni Esperantistoj estas malbonaj patriotoj.

Ĉar tiuj Esperantistoj, kiuj traktas la Esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj, kaj ĉar laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia, tial, ni laŭ ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la Esperantistoj ne amas sian patrujon.

Kontraŭ tiu ĉi mensoga, malbona kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro! Dum la pseŭdo-patriotismo, t.e. la genta ŝovinismo, estas parto de tiu komuna malamo, kiu ĉion en la mondo detruas, la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas kaj feliĉigas. La Esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si.

Ĉiu povas paroli al ni pri ĉiuspeca amo, kaj ni kun danko lin aŭskultos; sed kiam pri amo al la patrujo parolas al ni ŝovinistoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo, tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne sole inter la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante instigas homon kontraŭ homo — tiam ni kun la plej granda indigno nin deturnas.

Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al ĉio, kio ne estas via, parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton “amo”, ĉar en via buŝo la sankta vorto “amo” malpuriĝas. 🖤

L.L. Zamenhof

Internacia  -ParoladoElirante ankoraŭ unu fojon antaŭ la estimata publiko, mi sentas la devon antaŭ ĉio danki la leganta...
09/09/2026

Internacia -Parolado

Elirante ankoraŭ unu fojon antaŭ la estimata publiko, mi sentas la devon antaŭ ĉio danki la legantan publikon por la viva kunsento, kiun ĝi montris por mia afero.

La multaj promesoj, kiujn mi ricevas, kaj el kiuj tre granda parto estas subskribita “senkondiĉe”, la leteroj kun kuraĝigoj aŭ konsiloj — ĉio tio ĉi montras al mi, ke mia profunda kredo je l’ homaro min ne trompis.

La bona genio de l’ homaro vekiĝis: de ĉiuj flankoj al la laboro ĉiuhoma venas amasoj, kiuj ordinare estas tiel maldiligentaj por ĉia nova afero; junaj kaj maljunaj, viroj kaj virinoj — rapidas porti ilian ŝtonon por la granda, grava kaj utilega konstruo.

Vivu l’ homaro, vivu la frateco de l’ popoloj, vivu eterne!

Dro Esperanto (L. L. Zamenhof)

Internacia  -PensoEn la verko “La bona lingvo” (paĝo 75 kaj 76) de Claude Piron oni povas legi lian penson pri ebla mala...
08/09/2026

Internacia -Penso

En la verko “La bona lingvo” (paĝo 75 kaj 76) de Claude Piron oni povas legi lian penson pri ebla malapero de Esperanto.

“Eĉ nun se mortus ĉiuj esperantistoj, la lingvo ne malaperus. Ĝi troviĝas en tro multaj bibliotekoj, tro da homoj interesiĝas pri lingvoj kaj lingvoscienco, la bezono de internacia komunikilo estas tro granda por ke ĝia ne-plu-vivo daŭru longe.

Iu studento, iu histori-esploranto, iu ĵurnalisto, retrovus tiun mirindaĵon kaj relanĉus ĝin. Pro sia interna taŭgeco ĝi prosperus: ĝi estas ja bona lingvo.”

Ni estas feliculoj, ke ni vivas en la tempoj kiam Esperanto ankoraŭ vivas kaj sufiĉe bone fartas.

Elkoran dankon pro la retrovo de tiuj ĉi konsoligaj vortoj, kara Jean-Claude Roy!
💚🌷

Internacia  -SalutoAl ĉiuj amikoj de nia afero mi sendas plej koran saluton.L. Zamenhof
07/09/2026

Internacia -Saluto

Al ĉiuj amikoj de nia afero mi sendas plej koran saluton.

L. Zamenhof

Internacia  -PeticioĈu vi ankoraŭ rememoras la peticion, kiuj komencis nia amiko, proteste al la decido vendi la domon e...
05/09/2026

Internacia -Peticio

Ĉu vi ankoraŭ rememoras la peticion, kiuj komencis nia amiko, proteste al la decido vendi la domon en kiu troviĝas la CO de UEA kaj proteste al la detruo de UEA?

Jen la ligilo: https://www.change.org/p/komitato-de-uea-haltigu-la-vendon-de-la-centra-oficejo-ne-al-detruo-de-uea

La domo estas daŭre ne vendita.

Estas situacioj, kiam oni devas demandi sin ne nur kio okazas, sed ankaŭ kial ni tion permesas.

Laŭ la nunaj informoj, la domo en kiu troviĝas la Centra Oficejo de UEA ankoraŭ ne estas vendita. Kaj eble ĝuste tio estas la momento por halti, retrorigardi kaj demandi: ĉu la decido vendi la domon vere estas la ĝusta vojo?

Dum la jaroj oni elspezis – aŭ, pli severe dirite, perdis – konsiderindan monsumon por makleristoj kaj aliaj kostoj ligitaj al la provo vendi la domon. Sed la domo daŭre staras. Ĝi ankoraŭ ne estas vendita.

Ĉu tio ne estas iom absurda?

En Nederlando oni povas demandi sin, kio estus pli prudenta: daŭre pagi makleristojn por serĉi aĉetanton, aŭ investi tiun monon en la domon mem. La ĉarpentisto kostas en Nederlando malpli ol la makleristo. Kaj eble per la mono jam elspezita por la vendo oni povus ripari, renovigi kaj modernigi gravan parton de la konstruaĵo.

Kio, se ni simple ĉesus?

Ĉu necesas ĉiam iri ĝis la fino de malbona decido nur ĉar oni jam komencis ĝin?

Foje la plej kuraĝa decido ne estas obstine daŭrigi, sed halti.

Halti la vendoprocezon.
Halti la senutilajn elspezojn.
Halti la perdon de energio kaj mono.
Kaj komenci ripari tion, kion oni ankoraŭ povas savi.

La domo ne estas nur nemoveblaĵo. Ĝi estas loko kun historio, memoro kaj simbola signifo por la Esperanto-movado. En ĝi troviĝas la sidejo de la organizaĵo, kiu estis fondita kun la celo antaŭenigi internacian lingvan komunikadon kaj kunlaboron.

Ĉu vere estas pli sencoplene forlasi tian lokon ol renovigi ĝin kaj denove doni al ĝi vivon?

Renovigo anstataŭ detruo

Ni ne devas romantikigi malnovan konstruaĵon. Se domo bezonas riparojn, oni devas fari ilin. Se ĝi bezonas modernigon, oni devas modernigi ĝin. Se ĝi ne plu taŭgas por la nuntempaj bezonoj, oni povas adapti ĝin.

Sed tio estas io tute alia ol rezigni pri ĝi.

Domo povas esti renovigita. Organizaĵo ankaŭ povas esti renovigita. Sed perdita historio ne estas facile rekonstruebla.

Kaj eble la vera demando ne estas: “Kiel ni plej rapide forigos ĉi tiun domon?”

La vera demando devus esti:

“Kion ni povas fari por ke ĉi tiu domo denove estu utila al la celoj, por kiuj ĝi ekzistas?”

Ĉu indas batali kontraŭ la malbono?

Jen eble la plej malfacila demando.

Ĉu indas batali kontraŭ tio, kion oni opinias malĝusta? Ĉu indas protesti, kiam decidoj jam estas faritaj? Ĉu indas proponi alian vojon, kiam multaj jam akceptis, ke la malnova vojo devas finiĝi?

Mi kredas, ke jes.

Batali kontraŭ malbona decido ne signifas batali kontraŭ homoj. Oni povas malkonsenti sen malamikiĝi. Oni povas kritiki sen detrui. Oni povas proponi alian solvon sen kulpigi ĉiujn.

Kaj foje ĝuste tio estas la devo de tiuj, kiuj ankoraŭ kredas je la celo.

Eble estas ankoraŭ tempo?

La domo ankoraŭ ne estas vendita.

Tio signifas, ke la rakonto ankoraŭ ne finiĝis.

Eble ankoraŭ ekzistas la ebleco diri: sufiĉe! Ni ne plu elspezu monon por vendi ĝin. Ni haltigu la detruan procezon. Ni kalkulu, kiom kostus reala renovigo. Ni serĉu financajn eblecojn, donacojn, volontulan laboron kaj profesiajn solvojn. Ni faru el la malnova domo denove funkciantan, dignan kaj modernan Centran Oficejon.

Kaj poste ni povus fari ion ankoraŭ pli gravan:

rekomenci la agadon por kiu UEA estis fondita.

Ĉar eble la plej granda eraro estus koncentri tiom da energio al la vendo de domo, ke oni forgesus la kialon, pro kiu tiu domo iam fariĝis hejmo de la Esperanto-movado.

La demando do ne estas nur ĉu oni povas vendi la domon.

La demando estas:

Ĉu ni vere volas vendi ĝin?

Kaj se la respondo ankoraŭ ne estas definitiva, eble estas tempo ne plu batali por la vendo, sed batali por la savo, renovigo kaj nova vivo de la Centra Oficejo de UEA. 💚🌷

Adres

The Hague

Meldingen

Wees de eerste die het weet en laat ons u een e-mail sturen wanneer Internacia Esperanto-Instituto nieuws en promoties plaatst. Uw e-mailadres wordt niet voor andere doeleinden gebruikt en u kunt zich op elk gewenst moment afmelden.

Contact Opnemen Met Het Bedrijf

Stuur een bericht naar Internacia Esperanto-Instituto:

Snelkoppelingen

Delen